Uropi Wiki
Register
Advertisement
Litèr Ʒ

Estas ofte malfacile entajipi en komputilon la literon ʒ/Ʒ. Male de la Esperantaj ĉapelitaj literoj, ŝajnas ke ne ekzistas klavaro per kiu eblas rekte entajpi ĝin. Tamen eblas, kondiĉe ke onia komputilo mastrumas Unikodon kaj ke la uzataj literaroj entenas la literon.

Se la litero jam uziĝas en la teksto, eblas simple kopii kaj glui ĝin en la necesan lokon. Estas ankaŭ eble, por plifaciligi la aferon, uzi dum tajpado alian literon (ekz. q/Q) kaj en la fino ĝin antastaŭigi per ʒ/Ʒ.

  • Kun Windows, oni devas teni premita la klavon <alt> kaj entajpi ĉe la numera klavaro la nombron 658 por la eta litero kaj 439 por la granda.
  • Kun Macintosh, vi devas funkciigi la Litervidigilon. Por tion fari, malfermu la selektilon de Sistemaj preferoj, iru ĉe la funkcio internacia lingvo kaj teksto, kaj hoku en Skribometodoj la Litervidigilon. Bildeto (ikono) aperos en la supra titolo de la ekrano. Per ĝi, enŝaltu la Litervidigilon kaj en ĝi trovu la literon ʒ/Ʒ, ĉu en la Latina tabelo en la Eŭropaj skriboj, ĉu en la fonetika tabelo de la Simbola listo.
  • En HTML (kaj same en vikioj), tajpu (sen la spacoj) la kodon & # 439; por la granda litero kaj & # 658; por la malgranda.
  • En ĉi tiu vikio, estis kreitaj ŝablonoj, {{z}} por la malgranda litero kaj {{ZZ}} por la granda. Eblas entajpi ilin tiel aŭ elekti ilin en la ŝablona ilo (template, modèle, plantilla, k.s.).

Se nenio el tio estas ebla, restas la ebleco skribu la ciferon 3 antastaŭe.


Se iu deziras konigi retejan adreson entenantan la literon ʒ aǔ Ʒ, estas pli sekure (ĉar ne ĉiuj programoj rekonos la literon kiel parton de la adreso) antastaŭigi la malgrandan ʒ per %CA%92 kaj la grandan Ʒ per %C6%B7.


Aliaj lingvoj[]

English - Français - Uropi

Advertisement