Uropi Wiki
Register
Advertisement

Ĉi tiu vikio plenumas plurajn celojn : informi pri Uropi, igi eble lerni Uropion, respondi la demandojn pri ĝi, diskonigi kaj literaturajn kaj enciklopediajn tekstojn en Uropi, ebligi al Uropistoj kaj al lernantoj de Uropi pli facile interkomuniki.

Ĉi tiu paĝo entenas informojn pro igi vian viziton al nia vikio kiel eble plej profitdona.

Enhavo de la vikio[]

Lerni Uropion[]

Ne ekzistas lernilojn de Uropi en Esperanto. Turnu vin al la bonvenigaj paĝoj en aliaj lingvoj. Tamen povos montriĝi interesaj tiu mallonga gramatiko kaj tiu dulingva vortaro.


Por legi en Uropi[]

Eblas legi literaturajn tekstojn kaj ankaŭ kelkajn artikolojn kun enciklopedia enhavo.


Trovi artikolon[]

Por trovi iun artikolon, oni unue serĉu ĝin per la serĉilo de la vikio, supre destre de ĉiu paĝo.

Eblas ankaŭ trovi artikolon


Reen[]

Por reveni al la unua paĝo, simple kliku sur la grandaj bluaj vortoj Uropi Wikia en la supra maldekstra angulo de ĉiu paĝo.


Lingvo de l' vikio[]

Sen ŝanĝo, nia vikio uzas la anglan lingvon. Vi povas elekti iun alian el kelkaj aliaj lingvoj se vi aliĝas[1]. Aliĝinte, vi ankaŭ povos prezenti vin kaj interagi kun la aliaj partroprenantoj.

Kompreneble, la enhavo de la artikoloj ne estos tradukita !


Uzo[]

Vikioj ĉe Wikia uzas pli malpli la samajn konvenciojn kiel Vikipedio. Vi sekve povos lerni kiel pli bone uzi nian vikion en la helpopaĝoj de Vikipedio. Estas ankaŭ helpopaĝoj ĉe Wikia, ĉefe en la angla kaj iom en aliaj lingvoj.


Partopreno[]

Kiel en ĉiun vikion, vi estas invitata kontribui laŭ viaj kapabloj. Se vi havas komentojn pri tiu vikio, bonvolu skribi ilin en la komenta sekcio malsupre de tiu ĉi paĝo ; por pli longaj diskutoj, prefere uzu la diskutpaĝon ligitan al tiu ĉi paĝo ; sentu vin libera ankaŭ aldoni respondojn. Vi povas ankaŭ komenti, plibonigi aŭ korekti artikolojn, aŭ cetere komuniki kun aliajn uzantoj ĉe la diskutpaĝo de ilia uzantpaĝo.

Plej grave ? Regule informiĝu pri la ŝanĝoj ĉe la vikio kaj, kompreneble, ĉe via uzantpaĝo.


Krei paĝojn[]

Vi kompreneble povas ankaŭ krei novajn paĝojn. Por tion fari, jen kelkaj indikoj :

  • Estas preferinde krei paĝojn el ligoj en aliaj paĝoj. Tiel viaj paĝoj ne estas izolitaj kaj vi estos certa pri la utilo de la paĝo kaj la bona skribo de ĝia titolo. Iru viziti la liston de necesaj artikoloj por ideoj.
  • Ĉiu paĝo devas esti en almenaŭ unu temkategorio. Kategorioj indikas la temon, la lingvon kaj la statuton de artikolo ; listo de kategorioj troviĝas ĉi tie. Ne kreu novajn kategoriojn sen neceso, nek tro mallarĝajn kategoriojn, kiuj estos eble necesaj nur kiam tiu vikio estos multe pli kreskinta.
  • Uzu ŝablonon por anonci ke paĝo estas ĝermo, ke ĝi bezonas lingvan revizion, ke temas pri labordokumento aŭ por sciigi gravan informon al la legantoj. La tiel signita paĝo aŭtomate enskribiĝos en la koncerna kategorio.


Bonan legadon!


Notoj[]

  1. Por modifi tiun aŭ alian preferon post via aliĝo, iru al la paĝo Special:Preferences.


Aliaj lingvoj[]

English - Español - Français - Uropi

Advertisement